Por ĉi tiu lasta versio mi prenis pliajn kapvortojn el Bazaj radikoj Esperanto-Esperanto de Wouter F. Pilger kaj Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto (iOREL). Mia intenso pri ĉi tiu vortareto estas krei materialon por unua paŝo lerni Esperanton pli facile precipe por tajlandanoj. Por aliaj, kiuj bone komprenas la anglan aŭ aliajn eŭropajn lingvojn, ne bezonas uzi mian vortareton. Vi povas uzi vortaron kun tiaj lingvoj. Sed por personoj, kiuj sentas sin uzi tajan lingvon pli komforta, bonvoli uzi mian vortareton.
Estas bona punkto, ke la du fontoj, en ili la vortoj estas listigitaj laŭ Baza Radikaro Oficiala (BRO), Ĝi ordigas la bazajn radikojn de Esperanto laŭ ofteco en naŭ grupoj. Nu, mi opinias, ke se oni konus ĉiujn bazajn radikojn de Esperanto laŭ ofteco, tio jam estas sufiĉa por uzi Esperanton kiel komunikilon en ĉiutaga vivo. Ankaŭ en ĝi troviĝas vortoj ekstere de la naŭ grupoj. Mi prenis ilin el du fontoj kaj mi mem aldonis laŭ miaj spertoj dum renkontiĝoj kun alilandaj Esperanto-parolantoj. Kompreneble tralerni tutan bazan gramatikon de Esperanto ne estas tiom komplika afero. Sed por enkapigi/alkutimigi novajn vortojn, kiujn lernantoj neniam konis antaŭe aŭ ili ne estas similaj el siaj konataj lingvoj estas pli malfacile. Nu, Esperanto ankaŭ estas pli facila ol la aliaj. Sed Ne povas diri, ke ĝi estas la plaj falica lingvo por ĉiuj homoj. Mi esperas, ke vi simple tralegu ĉiujn vortojn en tiu ĉi vortareto, kiel helpilo. Vi sukcesos komuniki per Esperanto. Kiam vi atingas la unuan sukceson, vi facile trairos al pliaj sukcesoj. --2022
Malnova enkonduko 2018
Tiu ĉi vortareto enhavas oftajn vortojn laŭ vortolistoj de la Zagreba metodo kaj baza vortlisto de la revuo Kontakto. Kaj aldonis oftajn kunmetitajn vortojn, kiuj estas konindaj por tajlandaj komencantoj. Tamen troviĝas ankaŭ kelkaj maloftaj vortoj, kiujn oni indas scii en tiu ĉi vortareto. Mi esperas, ke tajlandanoj povos eklerni Esperanton kun helpo de tiu ĉi vortareto, kvankam nun ĝi estas ankoraŭ provizora. --2018